Pensu pri ili

Nia kunvivado estas dura.

Nia lingvo ofte plenas je minacoj kaj perforto.

Protesti. Kontesti. Batali !

Por kio ? Ĉu por homa kunvivado ?

Ni senhomigas nian kunvivadon pro

la perdo de ĉia respekto

kaj ĉia atentemo en niaj homaj rilatoj.

Ni ankoraŭ kredadas je povo.

Ni volas pravi kaj klopodas

ĉiamaniere esti la plej fortaj.

Nia emocia vivo mallarĝiĝis kaj malriĉiĝis.

Pli ol iam, ni bezonas mildecon, tenerecon.

Oni mildiĝas, kiam oni scias kiom rompiĝemaj estas ĉiuj aferoj kaj kiom solaj la homoj.

'Pensu' pri la multaj, multaj homoj, kiuj

pro malsano, kriplaĵo, malriĉo, malbonŝanco,

iom post iom ŝoviĝas for de la vivo. Ili sopiregas al rideto, atendas bonan vorton, deziras amikecon kaj simpation.

'Pensu' pri la malsanuloj, la maljunuloj, la handikapuloj, kiuj ege malofte sentas varman manon, kiuj ne plu konas ĉirkaŭbrakon, kiuj entombiĝis en sia propra soleco.

Disradiu tenerecon kaj mildecon

Por ĉiuj homoj ĉirkaŭ vi kaj

neniam plu lasu iun en la malvarmo !

Eraroj de homoj

Kiamaniere mi vidas

la erarojn de mia edzo,

de mia edzino, de miaj patro kaj patrino,

de miaj infanoj ?

La erarojn de mia kolego, de mia kunlaboranto,

de mia samklasano, de mia najbaro ?

Komprenu min bone.

Ne temas pri eraroj de homoj,

kiujn mi ne konas persone,

pri eraroj, kiuj ne tuŝas min,

kiuj ne dolorigas min.

Temas pri eraroj kaj ĉiutagaj mankoj de homoj,

proksimaj al mi,

kiujn mi asertas ami,

kun kiuj mi ĉiutage vivas kaj laboras.

Se la eraroj de tiuj homoj ĝenas min,

se mi pro tio disputas,

tiam mi rigardu en la propran koron.

Tiam la amo malpliiĝas.

Mi ne devas esti blinda pri la eraroj de aliaj.

Sed se mi vere amas,

mi ne vidas tiom da eraroj kaj mankoj.

Amo ĉirilate ĉiam restas iom blinda.

Sed se amo kaj amikeco velkas,

ankaŭ tiu ĉi simpatia 'blindeco' perdiĝas.

La neeviteblaj eraroj kaj mankoj

de la alia tiam ekĝenos min.

Ili ege pezos. Ili ŝajne kreskos ĉiun tagon.

Mi ekhavos malbonajn okulojn

kaj finfine mi ne vidos ion alian ol nigrecon.

Eraroj kaj mankoj. Malbelaj aferoj.

Aliaj devas
alrigardadi ĝin

Ne forgesu, ke via vizaĝo fakte

estas por la aliaj,

ke aliaj devas alrigardadi ĝin,

kaj ke ekzistas nenio pli

malkuraĝiga kaj deprimia

ol rigardi dum horoj kaj tagoj

malafablan, malbelan vizaĝon.

Via vizaĝo estas pli ol bela fasado,

pli ol afiŝo, pli ol nomkarteto.

Ne prizorgu vian vizaĝon nur por vi mem,

por aspekti bela en la spegulo,

sed precipe por la aliaj.

Via plej bona prizorgado ne estas disŝmirado de ĉia beligkremo sur frunton, nazon kaj vangojn aŭ liniigo de viaj brovoj,

algluo de okulharoj

aŭ uzo de okulombro.

Prizorgu vian vizaĝon precipe de interne.

Metu 'lumon' kaj 'gajecon' en viajn okulojn.

Malstreĉu vian buŝon ĝis rideto.

Transformu vian vizaĝon en afablan vizaĝon.

Tio eblas, kiam vi iom pli profunde

purigas vian propran koron.

Forigu tie ĉiun cerbumadon kaj kritikadon

pri aferoj, kiuj tute ne rilatas vian feliĉon.

Forigu ankaŭ tiun malĝojan remaĉadon

de viaj ĉiutagaj indignoj.

Montru vian plej bonan, plej afablan,

plej belan vizaĝon

kaj ne estos malfacile ami vin.

SINJORO,

Mi havas sufiĉe.

Mi havas du okulojn,

same valorajn kiel diamantojn,

buŝon por kanti,

kaj nepageblan sanon.

SINJORO,

mi havas sufiĉe.

Mi havas sunon sur la ĉielo.

Mi havas tegmenton

super mia kapo.

Mi havas laboron por miaj manoj.

Mi havas bone plenigitan tablon

kun manĝaĵoj

kaj mi havas homojn

por ami.

SINJORO,

mi havas sufiĉe.

Phil Bosmans ŜANCO POR FELIĈO

(Daŭrigota 待续)

PEIi胶带是什么📗世界语原文阅读📗精选(29)
未经允许不得转载:上海聚慕医疗器械有限公司 » PEIi胶带是什么📗世界语原文阅读📗精选(29)